Helpo
Por vizitantoj
- Turni karton: tuŝu aŭ klaku sur karto por vidi ĝian dorsan flankon kun pliaj informoj. Dua tuŝo returnas ĝin.
- Kompleta profilo: la butono „Malfermu profilon” sur la dorsa flanko malfermas la personan paĝon.
- Serĉi kaj filtri: uzu la serĉkampon (nomo, lando aŭ ŝlosilvorto) kaj la filtrilojn laŭ lando kaj lingvo. La ordigo estas laŭ nomo, laŭ noveco aŭ laŭ jaro de Pintuliĝo.
Por Pintuloj
- Ensaluti: uzu la saman retpoŝtadreson kaj pasvorton kiel en la KER-ekzamenejo. Se vi forgesis la pasvorton, petu novan ĉe la ensaluta paĝo.
- Krei kaj redakti: post la ensaluto „Mia konto” kondukas al via profilo. Vi povas konservi partan profilon kaj daŭrigi poste.
- Foto: JPEG, PNG aŭ WebP, maksimume 5 MB, prefere vertikala portreto (proporcio 3:4, almenaŭ 600 × 800 pikseloj).
- Aprobo: „Sendi por aprobo” sendas la profilon al la redaktanto. Ĝi publikiĝas post aprobo. Ĉiu posta ŝanĝo kaŝas la profilon, ĝis la redaktanto aprobas la novan version.
- Forigi: en la redakta paĝo vi povas forigi vian profilon el PINTO.
Kontakto
Demandojn pri PINTO sendu al la redaktanto de edukado.net.