Pri PINTO
PINTO estas publika reta galerio de Pintuloj de Esperanto: homoj, kiuj atingis altan lingvonivelon kaj deziras prezenti sin al la Esperanto-komunumo. La deirpunkto estas sukcesa KER-ekzameno je nivelo C2.
La galerio ne estas nura listo de ekzamenitoj, sed kolektiva portreto de la homoj, spertoj, talentoj, agadoj kaj kulturaj ligoj malantaŭ la lingvo. La vizitanto unue vidas vizaĝon, poste turnas la karton por ekscii kelkajn bazajn faktojn, kaj fine malfermas la kompletan profilon por ekkoni la personon.
Kiel fariĝi Pintulo?
- Sukcese trapasu la KER-ekzamenon je nivelo C2. Informojn pri la ekzamenoj vi trovas ĉe edukado.net.
- La redaktanto de PINTO invitas vin retpoŝte. Neniu estas registrita en PINTO sen sia konsento.
- Ensalutu per via konto de la ekzamenejo, kreu vian profilon kaj plenigu ĝin laŭplaĉe, en pluraj fazoj.
- Sendu la profilon por aprobo. Post la kontrolo de la redaktanto ĝi publikiĝas.
Privateco
Vi mem decidas, kion vi publikigas. Nur la informoj, kiujn vi enskribas en vian profilon, aperas publike, kaj nur post via eksplicita konsento. Vi povas iam ajn ŝanĝi aŭ forigi vian profilon.
PINTO estas programo de edukado.net.